Esperanto
Alvoko por subteno de Junulara Homrajta Movado
Karaj amikoj, estimataj kolegoj!
Komence de aŭgusto de 2007 jaro oni eksciis, ke laŭ verdikto de distrikta tribunalo de urbo Niĵnij Novgorod (Rusio) (de la 13a junio de 2007a jaro) Internacia Junulara Homrajta Movado estis agnoskita kiel ĈESINTA siam funkciadon. Bedaŭrinde, Kunordiga Konsilio de Internacia Junulara Homrajta Movado eksciis pri la verdikto tute hazarde post pli ol unu monato de ĝia apero. Ni volas deklari, ke ni ne ĉesos nian laboron kaj esperas je subteno de ĉiuj, kiuj havas fortojn kaj tempon.
Kio estas Junulara Homrajta Movado?
Historio de "Junulara Homrajta Movado" (JHM) komenciĝis en 1998a jaro de iniciato de kelkaj rusiaj civitanaj organizoj kaj aktivuloj. Hodiaŭ JHM unuigas pli ol 1000 de junaj defendantoj de homaj rajtoj, ekologoj, civitanaj aktivuloj, instruistoj kaj trejnistoj, kiuj klerigas pri rajtdefendado junulojn el Rusio, Belorusio, Ukrajnio, Germanio, Armenio, Azerbajdĝano, Italio, Francio ktp. JHM (kun helpo de diversaj partneroj en Rusio, ekssevetaj respublikoj kaj Eŭropo) realigas klerigajn programojn pri homaj rajtoj kaj konsultoj por pli ol 10.000 de junuloj. Nuntempe kelkaj elstaraj aktivuloj de la Junulara Homrajta Movado estas ekspertoj de Eŭropa Unio, kaj la organizo mem kunlaboras kun interregistaraj strukturoj (OSCE, Eŭropa Unio, Eŭropa Komisio) kaj aliaj internaciaj organizoj.
Kio okazas?
Tio, ke oni fermis Junularan Homrajtan Movadon, estas tipa kaj simptoma okazo, kiu respegulas ĝenegalan negativan tendencon por rajto al libero de asocioj (rajto krei organizojn kaj uniojn ktp) en Rusio kaj aliaj ekssovetaj landoj. Logiko de nova leĝaro pri nekomerzaj organizoj permesas aoeron de absurdaj okazoj, kiam oni nomas organizojn "nefunkziantajn", malhelpas al ilia laboro kaj ferman ilin. En regiono de Niĵnij Novgorod kaj en la tuta Rusio tio estas ne sola fermo de funkciantaj neregistaraj organizoj dum lastaj tri–kvar monatoj. Plejparto de la fermitaj organizoj estas vivaj, funkciantaj, sed ili okupiĝas pri malaprobataj de registaro aferoj: ekologio, antifaŝismo, defendo de voĉdonrajto, rajtoj de konsumantoj kaj tiel plu.
Kion ni intencas fari?
- daŭrigi nian laboron;
- apelacii antileĝan decidon kaj provi reoficigi statuton de la organizo;
- daŭre kolekti informon pri antileĝaj fermoj de neregistaraj organizoj kaj diversmaniere subteni ilin enkadre de programo "Por libero de asocioj";
- partopreni kaj kunordigi sisteman agadon por ŝanĝi "regulojn de la ludo" (leĝaron, realigon de rajto, politikajn tendencojn) por realigi fundamentajn rajtojn, sen kiuj ne eblas ekzisto de civitana socio, en Rusio kaj novaj sendependaj landoj.
NI ALVOKAS VIN SUBTENI INTERNACIAN JUNULARAN HOMRAJTAN MOVADON!!!
Kion vi povas fari?
Por montri solidarecon vi povas aliĝi al reto Junulara Homrajta Movado individue, de la nomo de via organizo. Vi povas malfermi sekcion de JHM en via lando. (Fari tion eblas ĉi tie: http://www.yhrm.org/eng/join Demandi pri kiel malfermi sekcion de JHM eblas ĉi tie: int@yhrm.org)
Sendi al ni leteron de subteno en via nacia lingvo aŭ/kaj traduki ĝin en la angla aŭ esperanto. Tio gravas por ni ne nur kiel signo de via morala subteno, sed ankaŭ helpos pruvi en juĝejo, ke nia organizo vere ekzistas kaj ke pri ĝia ekzistado scias homoj el diversaj landoj.
Traduki al via nacia lingvo kaj disvastigi ĉi tekston en viaj landoj kaj regionoj – inter viaj amikoj, konatoj, partneroj, inter ĵurnalistoj kaj en interreto, en blogoj kaj paĝaroj (ankaŭ uzu bildojn – http://defence.yhrm.org/newsdef_other/bnr/). Petu, ke ili faru la samon, ke ili aliĝu al la subtena kampanjo.
Ankaŭ vi povas organizi akciojn de Solidareco kun Internacia Junulara Homrajta Movado kaj subteni tiel Civitanan Socion kaj sendependajn organizojn en Rusio (apud ambasadorejo de Rusia Federacio kaj aliaj rusiaj ŝtataj objektoj). Bonvolu informi pri viaj agoj laboran grupon de la programo "Solidareco": solidarity@hrworld.ru. Raportoj pri viaj akcioj estos publikitaj ĉe niaj paĝaroj kaj blogoj.
Se vi povas tuj subteni nin finance por daŭrigo de laboro de nia organizo, faru tion per Webmoney E907697182726, Z878302509696, R179608645089 aŭ per banka konto (kontaktu nin por ricevi detalan informon).
Aliĝu al labora grupo de programo por defendi Civitanan Socion en novaj sendependaj landoj ((dcs_nis_eng@googlegroups.com))!!!
Ja Junulara Homrajta Movado ne estas la lasta organizo, kiu ekvavis tiajn malfacilaĵojn, kaj nur niaj komunaj streĉoj garantias venkon.
Se vi havas ideojn, kion eblas fari, sendu ilin al adreso de grupo "Solidareco": solidarity@hrworld.ru.
Programo «Solidareco» de Internacia Junulara Homrajta Movado
solidarity@hrworld.ru
Stabejo de Administra centro de Internacia JHM
urbo Voroneĵ , Rusio +7 (915) 548 71 90
www.yhrm.org
Honora prezidento Andrej Jurov
+7-916-113-51-81
Prezidanto de Kunordiga Konsilio de Internacia JHM
Aljona Objezdĉikova + 8-910-749-10-12 |